słownik polsko - esperanto

język polski - Esperanto

dlatego po esperanto:

1. tial


Tial mi malfruiĝis.
Mi trovis iam en lernejo knabon mezastaturan, kiu mistraktis pli etan knabon. Mi admonis lin, sed li respondis: "La granduloj frapas min, tial mi frapas la etulojn; tio justas." Per tiuj vortoj li resumis la tutan historion de la homaro.
Dirante ke ili ne povis subteni kaj edzinon kaj aviadilon, la du fratoj tial restis dumvivaj fraŭloj.
Malgranda firmao devus konstrui rulseĝon, kiu havas speciale komfortajn pneŭmatikojn kaj tial estas taŭga por malbona tereno.
Lambastono servas por anonci, ke la manoj de la tenanto uziĝas por io alia ol por utila peno, kaj ĝi tial utilas kiel atestilo de senokupeco.
Estas tial, ke la usona registaro iris al tribunalo por protekti la rajton de virinoj kaj junulinoj porti hiĝabon, kaj por puni tiujn, kiuj volus malpermesi ĝin.
Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna.
Tial Tatoeba estas multlingva. Sed ne tia multlingveco. Ne tiel ke la lingvoj simple pariĝas, kaj kie pri kelkaj lingvoj ne estas zorgataj.
Ni tial ĉesigos la monan surŝutetadon por ke la rimedoj, je kiuj ni disponos fariĝu potencaj ŝanĝopeliloj.
Aĥ, tial!
Jane estas dika, primitiva kaj fumas tro multe. Sed Ken pensas, ke ŝi estas aminda kaj ĉarma. Tial oni diras, ke amo estas blinda.
La kanada dankfesttago kaj la Kolumbotago en Usono samtempas, tial parolantoj de Esperanto el ambaŭ landoj profitas por havi internacian kunvenon.
La povo liverata de sunenergia panelo kun kvadratmetra areo estas proksimume unu vatto. Tial nuntempe estas malfacile grandaskale rikolti sunenergion.

Esperanto słowo "dlatego" (tial) występuje w zestawach:

Esperanto - Lecjono 4

2. sekve


Enspiru profunde kaj sekve malstreĉiĝu.
Kiun ludon ni ludu sekve?
Mi ŝatas japanajn manĝadon kaj kutimojn, sekve mi ŝatas vivi en Japanujo.
Verŝu la farunon en bovlon, sekve iom post iom aldonu la varman akvon kirlante per ligna kulero aŭ paro da bastonetoj.
Sekve de akcidento li surdiĝis.
Sekve ni parolos al sinjorino Pam Roland.
Dima kuŝis kun 25 viroj ene de unu nokto, sekve mortigis ilin.
La flegistino sekve diris al mi, ke ŝi penis por resanigi min.
Sekve li venis hejmen.
Sekve de la demografiaj donitaĵoj la registaro devigatis alpreni politikon, kiu stimulos la naskokvanton.
Policistoj patrolis en la ĉirkaŭaĵo dum monato sekve de serio da ŝteloj.
Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj. Sekve ŝia frato estas mia bofrato, ŝia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj mia fratino, miaj gefratoj, estas la bogefratoj de mia edzino.
Oni nuntempe malpli vippunas ol antaŭe en niaj bonaj lernejoj, sed sekve oni malpli lernas tie; rezulte, kion la lernejanoj ricevas unuflanke, ili perdas aliflanke.

Esperanto słowo "dlatego" (sekve) występuje w zestawach:

Różne przysłówki cz. 1- Diversaj adverboj

3. ĉar


Ne eliru, ĉar pluvegas.
«Finnlando» estas vorto, kiu ĝenas multajn Esperanto-parolantojn, ĉar aŭ oni ne povas laŭregule elparoli ĝin, aŭ oni akceptas, ke la reguloj de Esperanta elparolo ne estas senesceptaj.
Li pendigis ĉeporde afiŝon "Atentu la hundon!" ne ĉar lia hundeto estis tiom danĝera por vizitantoj, sed ĉar timis ke iu el ili hazarde tretos ĝin!
Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.
Scipovi iliajn lingvojn ne sufiĉas por komuniki efike, ĉar la metodoj de komunikado estas determinataj per ilia kulturo.
Oni ne rajtas diri, ke la civilizacio ne progresas, ĉar por ĉiu milito ili trovas novajn manierojn por mortigi vin.
Edzinoj, submetu vin al viaj edzoj kiel al la Sinjoro; ĉar la edzo estas la estro de la edzino kiel Kristo estas la estro de la Eklezio, kiu estas lia korpo, kaj kies Savinto li estas.
Ŝi volis diri ion pli, sed ne povis, ĉar en tiu momento en la ĉambron eniris unu el la policistoj.
Konvenciuloj furioziĝas pro diferencoj rilataj la konvenciojn, precipe ĉar ili konsideras tiujn diferencojn kiel kritikon al si mem.
Esperanto ŝanĝas la problemon, ĉar Esperanton oni povas lerni tiel bone kiel la patrinan lingvon – kaj eble eĉ pli bone ol ĝin.
Kio pli utilas, la suno aŭ la luno? Kompreneble la luno ĉar ĝi radias, kiam mallumas, dum la suno radias nur kiam lumas.
La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa.

Esperanto słowo "dlatego" (ĉar) występuje w zestawach:

1 - 4 tydzień