słownik polsko - esperanto

język polski - Esperanto

przez po esperanto:

1. per per


Frazoj ekas per ĉeflitero.
En la 1950aj jaroj, kanadaj patrinoj, kiuj skoldis siajn infanojn, vokis ilin per la kompleta nomo.
Mi faros ĉion eblan por resti en via favoro por eviti tratranĉiĝi per tiu akra lango, kiu estas la via.
Homaj estaĵoj distingiĝas de aliaj bestoj per tio, ke ili povas paroli kaj ridi.
Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas.
Hodiaŭ mi aŭdis per la radio, ke estas la centjariĝo de la morto de fama aŭtoro, kies nomon mi jam forgesis.
Se en iu natura lingvo ekzistas vorto, kies signifon oni ne povas esprimi per jam ekzistantaj vorteroj de Esperanto, oni povas importi la vorton de tiu lingvo en Esperanton.
Se vi volas amindumi kun tiu stultulo, tiam ruĝigu viajn ungojn, anstataŭ ilin per dentoj disrompi.
Se vi ne volas vin ŝmiri per sunŝirma kremo, estas via afero, sed poste ne plendu al mi, kiam vi brulvundiĝos.
Antaŭe eblis aĉeti ĉe la spicisto glicirizaĵojn kaj mirbombonojn per cendo.
Koncerne al la lernado de la angla, estas vere, ke perfektecon oni atingas per praktikado.
Disvolvi regionan branĉon de elstareco koncerne renoviĝantajn energiojn, sektoron kun fortaj dungaj eblecoj agante per investado en entreprenajn kaj privatulajn projektojn, subtenante muntadon de lokaj projektoj kaj organizadon de novigaj centroj.
Tamen, kiam temas pri lingvo, nur la kapablon paroli kaj kompreni ni heredas per genoj. La lingvo aŭ lingvoj, kiujn ni propre parolas, transdoniĝas al ni ne per genoj sed per kulturo.
Kiam mi vizitas alian landon, mi tie manĝas ĉion, mi lernas iom la lingvon, almenaŭ kelkajn frazojn. Per tio mi sentas min pli hejma tie, pli feliĉa, kompare al la plimulto de miaj samlandaj vojaĝantoj.
Mi kredas ŝipisto kaj ŝipo pereos en la ondar’, kaj tion la Lorelej’ faris per sia sorĉa kantar’.

2. tra tra


Ŝi parolis tra interpretisto.
La loĝantaro fine tranĉis de arboj dikajn branĉojn, per kiuj ĝi faris portilon, sur kiun ili sidigis la princinon: tiele ŝi estis triumfe portata al sia palaco tra la aklamanta kaj krianta loĝantaro.
Nuntempe ĉiu, kiu havas retaliron, povas havi rektan kontakton kun aliaj homoj de tre diversaj kulturoj tra la mondo.
Ĉar la vetero belis, mi sentis min tute rekompensita por mia marŝo tra la vastaj kaj tre densaj arbaroj riĉaj je cervoj.
La rus-turkaj militoj etendas sin tra preskaŭ kvar jarcentoj de historio, de konfliktoj kaj de diplomatiaj regresoj.
Ĉu vi volas aĉeti kompleton? demandis la butikistino al Dima, kiu alportis la odorojn de la antaŭa nokto kun si, kiam li paŝis tra la pordotruo.
Ili emis akcepti vojaĝajn suferojn – precipe tiam, kiam oni devis iri piede aŭ rajdante tra nesekuraj vojoj – nur por renkontiĝo kun novaj kaj malsamaj homoj.
Kaj tra la historio Islamo montris parole kaj age la eblojn de religia tolero kaj rasa egalrajteco.
Kiam niaj mistikuloj diris, ke la vojaĝo estas tre necesa kaj bezonata por la homo, eble tio signifis vojaĝi tra homoj, ne tra horizontoj.
Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.
Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.
La leĝo estas reto kun maŝoj, malvastaj kaj vastaj; tra la vastaj glitas la inteligentuloj, en la malvastaj la stultuloj kaptiĝas.
Li rigardis tra la montrofenestro kaj liaj okuloj grandiĝis kiam ili trafis belegan nigran kostumon, kaj liaj okuloj ankoraŭ pli grandiĝis kiam li rimarkis la prezoŝildon de 3 000 000 BYR.
Li dediĉis la tutan poemon al la blueco de la okuloj de sia viktimo, kiun la du policistoj ellaŭte legis, unu al la alia, tra histeria, plora ridado.

3. trans


Charles Lindbergh faris la unuan solflugon trans Atlantikon en 1927.
Varma kvieta venteto blovas trans la ebenaj senfinaj kampoj.
Legu trans la liniojn.
La elira fluokvanto estas proporcia al la premdiferenco trans la ellasa valvo.
La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero estis aliaj hirundoj.
Dek du boksistoj ĉasas Viktoron trans la grandan digon de insulo "Sylt".
Jim vidis dekstren kaj maldekstren antaŭ li iris trans la strato.
Cezaro pasigis trans la monton la tutan kavalerion.
Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas.
En malproksimon for, super la montojn for, valojn for, trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for kantas mi al vi, ho amatino.
Malsaĝulo ŝtonon trans riveron ĵetis, dek saĝuloj tion ne ripetis.
Jimmy provis konvinki siajn gepatrojn lin lasi veturi kun siaj amikoj trans la lando.
La nigra inkujo de mia presilo estas difekta; ĝi sangas trans la paĝon se mi tuŝas ĝin per mia fingro.
Interlingvistiko traktas la komunikadon trans lingvaj bariloj, kaj esploras kiel planitaj lingvoj kiaj Esperanto kaj Volapuko funkcias en tiuj situacioj.
Mi forkuris trans la marĉojn, tra sennombraj bariloj al la libera maro.

Esperanto słowo "przez" (trans) występuje w zestawach:

duolingo esperanto